Flugos for la revo

FLUGOS for la revo...
Kiel mara mevo
migros for mi el la lando;
vokas min la devo.
Mi ne ploros,
mi ne ploros,
nur la koro doloros,
ĉar vi, mia kara,
por alia floros.

Flugos jar' post jaro...
Kiel ŝip' sur maro
mi pereos inter rifoj,
glutos min ondaro.
Vi ne ploru,
ho, ne ploru,
eĉ la kor' ne doloru,
nur per eta preĝo
pri mi ekmemoru!