Foje pri knabin' portreto

FOJE pri knabin' portreto
ravis koron de poeto
kaj li fugi vane penis,
ŝia ĉarmo lin katenis.
Forgesante do pri l' mondo
kiel vera vagabondo
al edena Italio
flirtis li per fantazio.

Kavalir' de l' ama revo
kun sopir' pri sia Evo
tre ridinde, tamen vere
sonĝojn teksis plenespere.
Dum lin logis okulparo,
tre mistera kiel maro,
lia koro batis milde
sian nomon: "Tilde!... Tilde!"

"Tiun ridon, tiun ĉarmon,
sorĉan ravon, koran varmon,
ĉi belecon de anĝelo
por mi kreis la ĉielo!"
Sed, ho ve! post tiu krio
lin el land' de l' fantazio
puŝis el ĉiel' sur teron
kis', donita sur paperon.