Hej, infanoj, tuj al mi

HEJ, infanoj, tuj al mi!
Oĉjo ludos nun kun vi.

Unu unu estas du
paron faru, sed sen bru'
Du kaj unu estas tri,
senkunula estas vi.
Tri kaj unu estas kvar,
flanken paŝu par' post par'!
Kvar kaj unu estas kvin,
mi ne lasos sola vin.
Kvin kaj unu estas ses,
jen konsentas ŝi per "jes".
Ses kaj unu estas sep'
ne ploretu orfa nep';
sep kaj unu estas ok,
vin ne trafos langa mok'.
Ok kaj unu estas naŭ,
vin pribojas hund' per "vaŭ!"
Naŭ kaj unu estas dek,
kapre bleku: "mek! mek! mek"
ĉar mi restis dekunu...
Pelu min for kaj punu!

Oĉjo, ni ne punas vin;
en la ludo gvidu nin!

Ronde ronde dancu,
pare vin balancu,
faru longan ĉenon,
fortan manotenon!
La unua kuru ringe
kaj posttiru ĉiujn svinge!
Kiu falos ĉe la fin',
tiu kaŝu zorge sin!

Ho, mi falis, oĉjo kara!
Kaŝu vin en dens' arbara!

En arbaro loĝas lupo.
En la lagon saltu, pupo!

Min la fiŝoj manĝos tute.
En grenejo sidu mute!

En grenej' min musoj vidos.
Sub tegment' vi bone sidos.

Svenos mi sur la ŝtuparo.
Tuj en kelon de najbaro!

En la kelo vivas rato.
Malkuraĝa eta frato,
mi ne povas helpi vin.
Iru hejmen al patrin'!

Mi ne estos malkuraĝa,
se mi estos jam pliaĝa.
Nun mi estas eta hom'
en la kara patra dom'.

Hej, infanoj, pravas li,
lin ne pelu for el ni!
Ludu, kantu gaje plu
sub ĉiela suna blu'!