Hej, piedoj, lacaj du ĉevaloj

HEJ, piedoj, lacaj du ĉevaloj,
vian mastron servu kun obe',
trotu vigle sen stumblad' kaj faloj
sur la tempmordita vivŝose'!

Via mastro, vidu, senhavulo
kaj li fajfas, kantas kun kuraĝ'
kaj ne plendas li ĉe ĉiu bulo
pri l' stomaka grumblo por furaĝ'.

Hej, piedoj, aĉaj du ĉevaloj,
kial spitas vi ĉe l' vojomez'?
Nur la mastro luktas kun svenfaloj,
ŝarĝas vin nur lia plumopez'.

Do persistu, servu lin fidele,
ne balancu kiel ebriul'!
Sciu, lin pikpelas pli kruele
celo, nun kaŝata en nebul'.

Hej, piedoj, lacaj ĉevalaĉoj,
trote tretu je la fajfomarŝ';
iam ja ŝiriĝos la vivlacoj
kaj ripozos vi post migra fars'.