Ho, Ĉarmulin' infanmiena

HO, Ĉarmulin' infanmiena,
fratin' vi estis kaj mi frat'.
Por danki vin kun kor' sentplena
al vi mi venis nun sen flat'.
La vagonaro jam irpretas,
atendas en la stacidom';
mi devos kuri, sed mi petas,
memoron gardu pri la hom'.

Pri l' homo, kiu al vi dankas
pro rid' konsola, kora varm'...
Jen, vidu, nun la vortoj mankas;
la danko estas nura larm'.
Vin ne ofendu ĉe l' disiro
konfeso lasta de l' korbat';
pardonu min, mi estas viro...
Ne frate amis vin la frat'.