Infan' naiva de l' Sopiro

INFAN' naiva de l' Sopiro
kun ĉasta am' vizitis min
por oferdoni al la viro
unuan kison de l' knabin'.

Pintigis ŝi la lipojn kise,
pudor' purpuris sur la vang',
la kapon klinis ŝi narcise...
Galope pulsis mia sang'.

Ŝi staris milde kaj atende
kun muta peto en rigard'
kaj poste flustris iom plende:
"Ĉu mi ne plaĉas al vi, bard'?"

"Ĉar guste al la bard' vi plaĉas,
la vir' ne povas tuŝi vin;
la bard' pri l' amo multe klaĉas,
sed restas ĉasta en la sin'."

Ŝi streĉis la okulojn mire,
rigarde sondis min ĝis kor',
surprize mian manon spire
per kiso tuŝis, kuris for.

Infan' naiva de l' Sopiro,
pro honto brulas via tuŝ',
ĉar teni min en via miro
al vi mensogis mia buŝ'.