Iun tagon la sultano

IUN tagon la sultano
venis el haremo.
Ruĝa estis la kaftano,
ruĝa la mieno.

Duboj pikis la sultanon:
"Tricent havi multe!"
Li disŝiris la turbanon.
"Tricent havi stulte!"

Kaj sekrete en divano
li demandis sklavon:
"Diru al mi, hund', kristano.
kiu havas pravon?

Havu inojn, en korano
diras Mahometo.
Unu havu la kristano,
diras Krist-dekreto."

"Kristo pravas, ho, sultano,
flustris li kun klino,
ĉar angelo kaj satano
vivas en virino.

Graco estas por kristano
ero de l' edeno,
sed sufiĉas inferflamo
per la specimeno."

Ne respondis la sultano,
sed la sklav' konjektis,
ke ĵurante je korano
Kriston li respektis.