Kiam la nokt' bruligas stelomeĉojn

KIAM la nokt' bruligas stelomeĉojn
kaj lunradian pompon prenas al si,
sopiroj ludas sur la lir' arpeĝojn,
la koron sentoj igas kanti, valsi...

Aperas vi, enkora altarbildo,
la brakojn etendante voke al mi:
al peksopiro venas ĉasta virto
por fali kaj pagane psalmi...

«Ah, venu, venu! Vin mi vokas, pelas.
Suferi pli la kor' ne povas plu jam.
Jen, vidu, via sklavo ekribelas:
li volas havi vin aŭ morton tujan...

Dum tikla sago de Amoro sorĉas,
ni mordas nin per kis' por kison gajni.
Momentoj febraj rozoĉenon forĝas:
en ĝi pereas vi amata kaj mi...»

Sed jen la tag' estingas stelomeĉojn
kaj vekas sin ĉagrenoj, zorgoj en ĝi.
Mutiĝas peza juĝo la arpeĝojn
por revteksadon de la koro venĝi...