Kiam la nokto eterna

KIAM la nokto eterna jam fermis miajn okulojn
kaj mutos ve' sur buŝ' kaj dormos plend' en sin',
en nigra pompo funebrorompite,
de larmoj, vortoj revokaj ŝarĝite
ne venu al la tomb', ne venu, amatin'!
Estus turmente, ke al vi doloras mia foriro
kaj ombre la pasint' fantomas en la nun';
ke supre orfa animo langvore
kortaŭze ploras: "Ve, vivi dolore!"
Ne venu, ho ne venu tiel, mia Sun'!

Sed en sunora printemp', seniganta vin de funebro,
en kiu ame kveros voke la kolomb',
kun nuptoserĉa tremeto de l' amo,
en pompo de revteksita ornamo
ho, venu, venu, kara, al la orfa tomb'!
Estos konsole, ke vin la kruela vivo indulgis
kaj mortis la pasint' pro arda kisa tuŝ'.
Vi vidos; floroj de l' tomb' vin karesos,
kiam sekreton de l' koro vi konfesos:
"Mi amas... Dormu pace sub la tomba pluŝ'!"