Koron tuŝis sorĉo de memor'

KORON tuŝis sorĉo de memor',
amsopiron spiras nokta hor',
ehas voĉo kun flustro deklara:
vin mi amas; amu min, vi kara!

Kaj petole ŝvebas la sekret',
loge vokas vin la kora pet',
buŝ' soifas al kiso nektara;
vin mi amas; amu min, vi kara!