Mateno, ho, maten'

MATENO, ho, maten',
mensoga amatin',
ĉielpromesa sojlo de l' infero,
min tedas via ven'...
Vi kial vekas min?
Kun vi revenas tago kun sufero.

Vi, tago kun sufer',
abisma larmomar',
en vi kirliĝas, putras, kio estas...
Fajreron de l' esper'
englutas la ondar';
por la vespero nur mallumo restas.

Vespero, ho, vesper',
trompema ŝajna mort',
kompatu min; mortigu la matenon,
la tagon kun sufer'
kaj via sorĉa fort'
al mi donacu longan noktan svenon!