Mi batalis, sangis en la unua vico

MI batalis, sangis en la unua vico
kaj vivforgese sturmis por la glora venk';
nun, kriplul' senhejma, tremas mi pro l' polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata, benk'.

"Ĉion por patruj'!" postulis la reĝordono
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort'...
Kion donis vi, fiera sinjor' de l' domo,
ĵus forpelinta min de via hejma pord'?