Mortinta haveno

MORTINTA haveno... Sur ĝia kajo
fabrikoj mutas armistice.
Maŝinojn mordas longavice
la rusta funebro en malgajo.

Post putraj pordoj,
sur kavaj kortoj
formortis bruoj.
Longkolaj gruoj
kriple riproĉas al ĉielo.
Sub ruba polvo,
en ŝima volvo
ripozas dratoj.
Grasventraj ratoj
nestas kaj festas en la keloj.

Ho ve, la haveno en svenotena ĉeno
atendas senplende en deliro...
Ho ve, la haveno en ondotondro dronas,
ĝin tombo ombrumas: ftiza spiro.

Mortinta haveno... En ĝiaj domoj
parioj spiras, palas, putras,
per arboŝeloj nun sin nutras
kaj naskas... Ho, naskas ĉi fantomoj!

Skeletaj miloj,
platbrustaj filoj,
virinoj stultaj,
pedikoj multaj:
jen la armeo de l' Laboro.
Sin sklavoj klinas,
en ruboj minas
kaj trovas vanon.
"Ho, panon! Panon!"
ĝemas sangspute la stertoroj.

Ve! Ve! En haveno de l' Veo, ho, humilaj
milmiloj funebre febre preĝas.
Ve! Vanas la dorna ornamo, Kriste trista!
Nun, orfoj, amorfa monstro regas.

Hej uf! Do vekiĝu!... Ek al laboro!
Vin la fabrikoj jam atendas.
Al la diablo, se vi plendas!
Do uf!... Vin kompatis la Sinjoro.

Skeletoj svarmas
kaj sin alarmas.
Jen luktaj tuŝoj,
jen pugnopuŝoj,
sakroj. Ne estas plu amikoj!
La sklavaj rotoj
kun plandofrotoj
trotante tretas
kaj tretas... tretas
al la pordegoj de l' fabrikoj.

Jen en la havenon envenas panpeceto!
El miloj lojale al Etero
de Tero psalmadas la himnoj ne dankomanke:
"Ho, glor' al Sinjoro pro prospero!"

La kortojn plenigas armeo pala...
Ne sparu forton! Klinu spinon!
Jen fajfo vipas la maŝinon
kaj tondras remuĝe vekrio ŝtala.

Terskua bruo...
Elektra fluo,
vaporo saltas,
neniam haltas;
la Vivo mem nun rompas tombon.
Maŝinoj ruktas,
uf! uf! produktas
por glofo homa
per sputo voma:
tankon, grenadon, gason, bombon.

Tra stratoj tretataj per tridektri trumpetoj
jubilas fanfare are miloj
kaj kantas: "Ho, sankta ja estas la Laboro
por festa estonto de la filoj!"