Nederlando: mil kanaloj

NEDERLANDO: mil kanaloj,
dig' ĉe digo, dekmil ŝipoj,
kelkaj dunoj, plataj valoj,
muelejoj kaj tulipoj.

Nederlando: lukt' al maro
por la tero, lukt' por celoj
tre utilaj al homaro
kaj pro vortoj cent kvereloj.

Nederlando: altaj homoj,
ord', libero, scisopiro,
en la poŝo dek diplomoj,
eĉ atest' pri l' spiropreno.

Nederlando: homa vivo,
rid' infana, pens' matura,
revteksado kun naivo
kaj obstina fid' kultura.

Nederlando: homa koro.
Ĝi batadas ne por bati,
sed por helpi en laboro,
senti, ami kaj kompati.

Nederlando, por okuloj
la ekstera ĉarmo gravas,
sed la koron de l' fremduloj
nur korbato via ravas.