Nudpiede paŝas

NUDPIEDE paŝas
la virina ĉarmo
kaj nenion kaŝas
en la dom' de l' farmo.
Kiam ĝi ekiras
festi en la urbo
krie vi ekmiras:
"En florvaz' kukurbo!"