Nur pluvas

NUR pluvas... Tage pluvas, nokte pluvas.
Nebula nuba land' sen suna varm',
en akvon dronas ĉiu via ĉarm'.
Turmente pluvas, tage nokte pluvas.

En ejo subtegmenta grincas frosto...
Mi kuŝas pro malsan' en fremda lit'
kaj tremas kiel en la vent' la vit'.
Malseko ŝtele rampas ĝis la osto.

Mi, fremda arleken', baraktas sola
kaj distras min la pluvtambur' kaj vent'.
Al mi neniu venas por moment'
kun vort' kompata kaj ridet' konsola.

En suba ĉambro homoj sidas, sidas
ĉe forno spirovarma pro l' ŝparem'.
Senvivaj pupoj ili ŝajnas jen,
ĉar ili mute sidas, sidas, sidas...

En lustra lum' moderna lukso pompas,
la vivon vindas silk', velura lan',
abundas la arĝent' kaj porcelan'.
La luksa kripto vartas, lulas, trompas.

Vi, pupoj, vivas ja, ĉar pulm' sin movas,
muelas buŝ', digestas la stomak',
fieras vi kiel sur pajla sak'
kokino, kiu putran ovon kovas.

Kaj pri l' kultur' vi pastre elokventas
kaj blovas vin kiel la fabla ran',
sed homan takton vi ne havas jam.
En vi la koro dormas, sent' silentas.

Mi fuĝus for el via luksa nesto
al tend' tatara, budo de pagan',
ĉar tie eĉ al larmsalita pan'
la guston dolĉan donis kora gesto.

Mi fuĝus for, sed min malsan' katenas...
Ho, malbenitaj febro kaj malfort',
pro vi, se iu venas al la pord',
la malsanul' eĉ danke arlekenas.

Kaj pluvas, tage pluvas, nokte pluvas...
Nebula nuba land' kun frosta vent',
en akvon dronas via kora sent',
ĉar senkompate pluvas, pluvas, pluvas.