Pasas pavo

PASAS pavo;
marŝas ravo,
iluzie sorĉas...
Magdaleno,
dum promeno
vi admiron forĝas.

Kantas pavo;
fugas ravo,
iluzio mortas...
Magdaleno,
per kantemo
vi orelojn tordas.

Ava pravo:
pava ravo
nur por vido belas;
Magdaleno,
la kantemo
admirantojn pelas.