Patrino, vi blankhara naskintin'

PATRINO, vi blankhara naskintin',
ĉu scias vi, la lando festas vin?
Dum "Tago de l' Patrinoj"
pro mod' senfruktaj inoj
bombastas pri l' virina destin'.
Nun kronas per almozo
kun grandanima pozo
la ŝtato multidecon de l' sin'...
Patrin' hodiaŭ oni festas vin.

Patrin', vi ploras. Mi komprenas vin.
Nur restis sola mi el filoj kvin.
Kvar floroj de l' espero,
la cel' de l' sinofero
forvelkis jam, blankhara patrin'.
Kvar bravaj knaboj junaj,
pro l' sun', laboro brunaj,
farigis nur milita viktim'...
Patrin', hodiaŭ oni festas vin.

Patrino, oni festas, sed ne vin.
Nur restis unu, mi, por buĉmaŝin'.
Vin, seka larmolago,
ne plu koncernas tago
de l' patrinbestigita virin'.
Forgesis vin jam ĉiu.
Ripozu kaj ne sciu,
por morti oni vokis min...
Patrin', jam oni ne plu festos vin.

Patrin', kiam kun frosto en la spin',
en kot' novembra migros dum pilgrim'
sentombaj tombserĉantoj,
sencelaj vojirantoj
al ŝtono de l' Milita Viktim'
kaj ili ĵetos floron
memore sur marmoron,
jen estos "Tag' de ĉiu Patrin'"...
Patrin', nur tiam oni festos vin.