Se arlekenon en aren'
Prologo

Se arlekenon en aren'
la ŝerco, moko tedas,
li klinas sin kun laca ĝem'
kaj forpermeson petas.

Se arlekeno de la Di',
la vagabondo ludas,
post fino de la komedi'
humile li ekmutas.

Li kaŝas sin, ne kantas plu
kaj rompas sian liron;
por kanti en la monda bru'
ne havas li inspiron.

Kaj "bis"-on por la kant', reven'
neniam li aspiras...
Publiko de la mondaren',
la vagabond' foriras.