Se en am' mi estas vulpo

SE en am' mi estas vulpo.
ĝi ne estas mia kulpo;
se ŝi volas superruzi,
mi do devas saĝon uzi.

Saĝo povas fari multe,
tamen saĝe ami stulte;
mi do lasas min amuzi,
per mensogoj superruzi.