Silentas mi, sed vi ne kredu

SILENTAS mi, sed vi ne kredu
ke vin forgesis mia kor'.
La belaj horoj, kisoj, larmoj
barakte vivas en memor'.
Mi amas vin eĉ pli ol iam,
mi amas vin, nur vin sen fin',
sed mi silentas ho, pardonu!
la sorto mem mutigas min.

Mi ne demandas, ĉu simile
suferas vi pro l' vana am'?
Mi sentas ja, ke la respondo
en vi delonge ploras jam.
Eĉ sen respondo mi komprenas:
vi serĉas la rifuĝon nur
kaj sinforgese enterigas
la vivan senton per plezur'.

Silentu ni kaj nur silentu;
ne gravas ŝajn', se regas ver'.
En korprofundo ni retrovos
konsolon por la sortkruel',
ĉar ĉio estis bela, bona,
ĉar ĉio estis vivdonac'
kaj ĉion, kion sorto rabis,
rehavas ni en reva pac'.