Sur verda kamp' en suna brilo

SUR verda kamp' en suna brilo
promene vagas mi sen cel';
min ravas la natur' kaj trilo
de birda bardo en ĉiel'.

Ho, birda bard' ĉe l' nubolimoj,
envias vin mi sur la ter';
vi povas kanti al animoj
pri l' birdaj sentoj en liber'.

Rigardu min, jen via frato,
migranta bardo sur la ter'
ne povas kanti kia fato!
pri l' homaj pensoj en liber'.

Ho, ne enviu nin, la homojn,
pro l' genifajro de la Di';
ni kreis per ĝi mil fantomojn
murdante homon mem en ni.