Ŝiriĝis kord' de l' kora lir' hodiaŭ

ŜIRIĜIS kord' de l' kora lir' hodiaŭ,
la plej belsona kaj konsola iam.
Sur ĝi inspire ludis amo dia
kaj jen finite: ĝi ne sonos pli jam.

De nun ne povos kanti mi, nur ĝemi
kaj al Parnaso ne aspiros jam pli.
La lumo mankas, nokto regas ĉe mi;
Pegazo mia devos stumbli, ambli.

La kordon vi disŝiris senpardone
per korkrucumo fine ĉion solvi.
Ah, mi ne konas pli kruelan ol vi!

Ĉu iam vi pripensos tion? Ho, ne!
Ĉar dornan vojon de rezigno sekvi
ja kiu volus?... Nek alia, nek vi.