Tri Gracioj karaj
(Al tri estonaj lernintinoj)

TRI Gracioj karaj, Tri Gracioj ĉarmaj,
en la norda lando tri sunetoj varmaj,
kies rid' petola min inspiris, ravis
kaj en kies rondo mi nur ĝojon havis,
estu salutataj de poeta koro,
danka kaj feliĉa pro la rememoro.

En fumringoj dancaj de la cigaredoj
jen skizigas siluet' de tri kapetoj.
El tri okulparoj kora puro brilas,
el pasintaj horoj ora rido trilas
kaj babilas al mi tra l' solec', silento
tri busetoj viglaj pri l' amika sento.

Kribre falas la nebulo de l' forgeso...
Al migranta hom' ne decas jurpromeso.
Porde nun kaj morgaŭ sude li sin trovos.
Pri vizagoj cent memori ĉu li povos?
Eble, sed dolore, ĉar en horoj larmaj
vi forgesis lin jam, Tri Gracioj ĉarmaj.

"Ĉu ne honte tiel danki? vi riproĉas.
Nur sentakta kor' al ĝoj' malĝojon kroĉas."
Min pardonu! Por momento kaj sen volo
mi forgesis, ke ne estas mi en solo,
ĉar vizitis min ho dankon! koroj varmaj:
ridetantaj, karaj Tri Gracioj ĉarmaj.