Tri reĝidoj de l' fabelo

TRI reĝidoj de l' fabelo
rajdis for el reĝkastelo
por edzigi, ŝancon provi,
la feliĉon serĉi, trovi.
Tri reĝidoj, june bravaj,
pri estonto esperhavaj,
amble, trote kaj galope
rajdis longe kaj triope.

Tri reĝidoj vane spitis;
ilin la bonŝanc' evitis.
Fine venis pens' konsola;
rajdu, serĉu ĉiu sola!
Tri regidoj kun malĝojo
do disiris ĉe krucvojo...
La pli aĝaj dudirekte,
la plej juna rajdis rekte.

La plejaĝa ĉe landlimo
de ŝtonkora sorĉistino
je la kri' de sia koko
tuj fariĝis voja roko.
La mezaĝa iun tagon
jen atingis sorĉolagon.
Pro soif' li trinki haltis.
iĝis bufo, kvakis, saltis.

Sed reĝido, la plej juna.
trans la mondoj homa, suna,
kie regas nur teruroj,
venkis en mil aventuroj
kaj ĉar decas en fabelo
reĝidinon el kastelo
de sepkapa drak' li savis;
edzineton belan havis.

Drakosango sabron hardas,
pov' mirakla en ĝi ardas.
La reĝido sciis tion
kaj li ĉerpis el ĝi iom.
Dank' al liaj akra sago,
brava koro kaj kuraĝo
sorĉistinojn li mortforĝis,
la du fratojn li resorĉis.

Tri reĝidoj de l' fabelo
en la patra reĝkastelo
vivis gaje kaj feliĉe,
dancis, kantis ja sufiĉe...
Sed post tempo maje suna
malgajiĝis la plej juna.
La du fratoj ne komprenis
kial lin ĉagreno prenis?

Li ekplendis: "Jen fatalo!
Venkis mi en drakbatalo,
vin el rok' kaj buf' reprenis,
sed drakino min mem prenis,
Fabelviv' delonge pasis,
realecon ĝi postlasis;
la edzin' min al si forĝis,
el hero' pantoflon sorĉis."

El la kompatinda ŝanco
kun konsenta kapbalanco
la du fratoj multon lernis,
la rezulton en si fermis;
"El la sorĉoj estas savo,
sed ĉiame restos sklavo,
kiun ĉenas disciplino
al kapricoj de l' edzino."