Vi, danoj, estas bravaj, ĉarmaj

VI, danoj, estas bravaj, ĉarmaj,
sed iom pupaj, eĉ malvarmaj
por hom', veninta el la sudo
de suna varm' kaj kora nudo.

En sud' la fantazi' divenas,
vi klarajn vortojn miskomprenas
kaj Nordo, Sudo ĉe l' renkonto
zigzagas inter ŝok' kaj honto.

La norda flegmo, dorma paco
por sudo ŝajnas vivminaco,
ĉar sude eĉ mien' pasias;
vi mutas, eĉ se sento krias.

La ĉarmo de l' virino dana
impresas kiel pompo vana:
mirveka rozo sen odoro.
Senvunda restis mia koro.

Senvunda jes, sed mi meditas:
ĉu senvundecon mi meritas
aŭ ĉe l' danino estas normo
nur esti rava roz' sen dorno?

Egale ja, mi tamen dankas,
ke nun en koro vundo mankas
kaj povas mi trankvile dormi,
ĉar estas vi sendornaj por mi.

*

Terure! Ah! Min punas Di'
pro frua juĝsever' pri vi,
ĉar dum verkado de l' poem'.
min trafas sag' de l' petolem'.

Knabino ĉarma kun rozvang'
grimace mokas min per lang'.
Ho, pinta pika langofin',
pro spontane' mi dankas vin!

En mi mutiĝas la riproĉ'
pro ŝia tikla tinta voĉ',
sed ve! ĉar ĵus deklaras ŝi:
"Ho, francdevena estas mi."