Ruinoj min ĉirkaŭis fulge, fume, postgustis mortotima veo, sed nun mi tamen staris palpebrume sur kurba supro de l' ŝirmejo. En la urbmez' ankoraŭ malserene murmuris la kanonaj kantoj, sed tie ĉi jam realiĝis plene la sonĝo de la atendantoj. Mi ĵetis ĉirkaŭ mi rigardon gvatan, kvazaŭ mi estus knab' fripona, kaj min en fruktĝardenon nekonatan por ŝtelo logus arbo poma. Lavita ŝtorme, la aero mola tikleman freŝodoron kaŝis. Kun kor' batanta kiel bub' petola la novan mondon mi enpaŝis. |