Akvinkum

Mi sidas sub tilio, mi, la vivanta homo.
Ruinoj de Akvinkum kuŝadas ĉirkaŭ mi,
kaj el la muroruboj la fantomanta Romo
susuras pri forpaso de monda imperi'.

Kvazaŭ l' antikvaj dioj suspirus tristrigarde
pri l' forto de l' legioj kaj glor' de l' Roma gent',
pri belulinoj, kiuj amis kaj kisis arde
inter ĉi tiuj ŝtonoj polviĝaj en silent'.

Antaŭŝovita pugno de Urbs, la mond-priraba,
en kiu kreis riĉon miraklan la sklavar',
estis ĉi soldaturbo, dum en flankumo straba
forrabi la rabaĵon avidis la barbar'.

Riĉon amasigitan per rab' kaj sklavlaboro
defendis la legioj kontraŭ la rab-atak',
dum la sklav-ribelemon sufokis la memoro
pri l' krucoj, kie pendis glavuloj de Spartak'.

Ĉi tie, ĉe Danubo, ĉe la maljuna Ister,
kie la vintroj duras, sed plaŭdas varma font',
la sklavoj metis murojn, kaj staris longreziste
urbet' fortikigita ĉe l' fino de la mond'.

Ekstere spitis muroj al la atak' surpriza,
sunbrilo ludis sur la ŝildoj de l' gard-kohort'.
Interne estis kvazaŭ Rometo improviza:
palestro, cirk', banejoj kaj ĉio por komfort'.

Jes ja, ne mankis distro, plezuro kaj festeno
en ĉi ekstrema punkto, ĉe l' imperia lim'.
Kiaj spektakloj bruis sur tiu ĉi areno?
Kiajn orgiojn vidis ĉi mozaik-pavim'?

Kaj kio jam fariĝis ĉio ĉi? Ruinaĵo.
Lacertoj en sunbrilo baniĝas sur la rub',
kaj en aven' sovaĝa vadas la homa paŝo,
kun kap' de ia dio pilkludas gaja bub'.

Ho vi, Eterna Paso! Jen, kiom da fiero,
potenco kaj kreaĵoj de laborula ŝvit'
vi jam malaperigis glute en la rivero
ondanta al malluma maro de l' infinit'!

Kun la jarmiloj dronaj tre multaj brilaj steloj
de potenculoj falis el alto de ĉiel',
sed vivas nun ankoraŭ subpremoj kaj krueloj,
lupoj en propra felo, lupoj en ŝafa fel'.

La sava morto sendas ripozi sklavajn brakojn,
puŝantojn de fosilo, svingantojn de martel'.
Eterne vivas nur la malamo de l' Spartakoj,
de temp' al temp' eruptas kiel Vezuv-krater'.