Al hirundo

Jam forpasis la somero,
prujnon spiros la aŭtun',
en la koroj la esperon
hejtos nur tre pala sun'.

La hirundoj jam forflugas
kaj funebras la pejzaĝ',
pezaj zorgoj al mi plugas
palan kampon de l' vizaĝ'.

Haltu, haltu en aero
kaj aŭskultu min, hirund'!
Jen parolas sur la tero
filo de ĉi griza grund'.

Se printempe vi revenos,
kantu pri la mar-senlim',
vian kanton mi komprenos,
kaj ekflugos la anim'.

Flugos en ĉiel' senbara
post deskuo de katen',
flugos for de l' ter' barbara
al la suno de maten'.

Esperflamoj en mi brulos,
kaj sen limo kaj sen temp'
min per sankta trompo lulos
la mensogo de l' printemp'.