Al kamarado

Vi, kamarado, trovas turpa,
ke mi kun buŝ' acida, kurba
rigardas nian belan kreskon,
ĉiopromesan adoleskon
de la socialismo.

Mi, kamarado, entuziasmus,
se mia tus' ne tiel spasmus,
se ne sur rando de pereo
sed sane penus mi por kreo
de la socialismo.

Ho, kamarad', al alta alto
atingu per giganta salto!
Mi invalidas jam por lukto,
por mi jam ne maturos frukto
de la socialismo.