Al la memoro

Memoro truda, kial vi min tentas,
kiam la kordoloroj jam silentas
simile al la laciĝintaj ventoj
kaj dormas en arbaro de la tempoj?

Memoro tenta, kial vi vin trudas,
nun, kiam miaj vundoj jam ne nudas?
Ho lasu ilin subcikatre dormi,
ne volu ilin ŝiri, novajn dorni.

Memoro, vi ne estas ja Promeso,
ripozu do en lito de forgeso
simile al tombkruco jam kuŝanta
sur tombo forlasita, senpriplanta.