Al pluvego

Pluvego frapas, fulmotondras,
impeta vent' min portas puŝe.
Kolera ŝtormo, kial do vi
min lavas, lavas duŝe?

Vestflikojn lavas vi kaj polvon
kaj malpuraĵojn de l' ekstero,
kiuj sur miaj vangoj kovras
la palon de mizero.

Tamen, mi amas la malpuron,
ĉar kaŝas ĝi la homan vundon,
malpuran homon hom' ne zorgas
pli ol la vagan hundon.

Ne duŝu do plu min, pluvego,
se pli da povo vi ne havas,
ja tiun polvon eĉ malforta
knabino de mi lavas.

Vi nur imitas uraganon,
fi, neniaĵo akvokraĉa,
vi vane lavas for la polvon,
se restas la pli aĉa.

For vin, kaj venu kataklismo!
Ĝi faru la teruran draŝon:
forlavu kun la polv' mizeron,
la ĉefan malpuraĵon!