Allogiĝo

Kiam mi vin ekvidas,
printempo estas refoje,
apenaŭ mi min bridas,
burĝonoj krevas ĉe-voje.

Kiam mi vin ekvidas,
la turpa tempo rekuras:
paseo mia ridas,
nuntempas kaj futuras.

Sed ve, en mia brusto
la volo pasia vanas:
starante en embusko
la aĝo min alrikanas.