Ama poemo

Amata Lona, venu, vin mi kantos,
al via kapo florornamon bantos.
El varmaj vortoj el la fundo kora
formiĝu la girlando multkolora
kaj brilu en la blondo de l' hararo
festone kiel rozoj sur altaro.

Krom mia amo, min por tio movas
la onidiro, ke mi vidi povas
nur dornojn, ne la florojn sur rozarbo,
mi fumas, kiel la malseka karbo,
kaj por virina ĉarmo, am-intimo
ne estas flam' al mi en la animo.

Ĉu tio estas ŝajno do aŭ vero?
Nu, estas la ver' en la afero,
kaj ties kaŭzon tuj mi jene notas:
vi, karulino, troe min dorlotas.
Trodorlotita knabo vivas roze,
kondutas des pli spite kaj moroze.

Ne vidis mi okulojn, kiuj same
min alrigardus zorge, varme, ame,
kiuj rimarke kaptus tuj surprize
la mankon de butono surĉemize,
nek manojn tiel lertajn en komplikoj
de purigado aŭ kudrad' de flikoj.

Ho, viaj manoj! Vere, hom' ne kredas.
kiel bongustajn kukojn ili knedas!
Kaj kiam vi preparas vespermanĝon,
vi povas fari la feinan ŝanĝon:
el mankoj fari lukson. Tiaj pladoj
ne estas ĉe regal' de diplomatoj.

Naskiĝis viaj brakoj por brakumo
kaj penas de mateno ĝis mallumo,
ke ĉio laŭ la ebloj bonkvalita
haviĝu al la edzo invalida.
Brakoj, kreitaj por brakumo! Vane!
La vir' ne ame febras, sed malsane.

Sur viaj vangoj freŝaj rozoj pompis;
la vivklopodoj ilin jam derompis.
Ne ĉesis milda ĉarm' de viaj trajtoj,
sed sur la frunto jam aperas faltoj.
Mi tamen kore gardas kun angoro
la iluzion de la rozkoloro.

La koro al vi estas trezor-gemo
plenplena de tenero kaj zorgemo.
Ho, kara koro, vaste varm-eliga,
am-radianta, glaci-degeliga!
Mi ne tre mirus, se de ĝia varmo
reflorus vintre la printempa ĉarmo.

Via animo havas la profundon
de l' maro. Ho, ekvidi ĝian fundon
mi deziregus, por sciiĝi, kio
vin helpas, kia forto aŭ magio,
ke la klopodojn vi elportas mute,
kaj kial do vi amas min entute?

Rideto via estas tiel bona
kaj bela kiel freŝo rozburĝona.
Vibron kurigas ĝi tra ĉiu membro,
kiel memor' de Majo en Novembro.
Ĉe l' vido de ĉi tiu rido flora
vin stultaj homoj kredas sendolora.