Antaŭ la spegulo

Mi staras mute antaŭ la spegulo.
Vizaĝo fremda min rigardas gape,
kaj kvazaŭ prujno tra aŭtun-nebulo,
jen, grizaj strioj montras sin surkape.

Mi serĉas la malnovajn konatulojn:
riĉbuklan bubon kun la ruĝa vango
kaj kun malhela bluo de l' okuloj,
sur kies lipoj trapurpuris sango.

Mi serĉas la junulon tromemfidan,
kiu en koro kaŝis flaman senton,
printempe ardis amon fulmrapidan
kaj vintre moke ridis la frostventon.

Mi serĉas viron, kiu kante ŝvitis,
tirante jugon sur la vojo dura,
kaj kies firma fido ĉion spitis
en la atendo de la Maj' futura.

Neniu…! Sed jen ulo kun rezignoj
rigardas min kaj palas liaj lipoj,
la sulkoj sur la frunto kiel signoj
restis post batoj de la sortovipoj.

For, for de mi ĉi fremdan vizaĝaĉon,
mi ne akceptas ĝin kun tiaj ecoj…!
Mi volas novan forton kaj kuraĝon!
Spegulo, mi vin rompos je mil pecoj!