Aŭtuna suspiro

Sur arboj la folioj flave palas,
kaj unu post alia flirte falas,
folioj flavas kaj faladas lante,
kraketas defalante.

Birdeto orfa sidas silenteme,
ĝin ĉirkaŭflirtas la folioj treme.
Birdet' ne flugas nun, birdet' ne flutas,
funebro ĉie mutas.

Junul' soleca kapokline staras,
lin vento pretersiblas, branĉoj knaras,
la kampoj nudas, lanta pluvo ploras,
soleca kor' doloras.

Sur arboj la folioj flave palas,
kaj unu post alia flirte falas.
Foli-kraket' sur kalvaj terobuloj:
suspir' de malriĉuloj.