Mi vivis longe en ekzilo
de la mizero kaj doloroj,
poste mi trafis — ne al brilo,
sed, jam rompite, al azilo.
Min premas al la ter' la horoj
sed alten levas rememoroj.

Ho rememoro, rememoro,
vi estas nur falsita oro.
Sed — kio ver' kaj kio falso?
La tuto estas granda farso.