Demando

Ankoraŭ mi memoras, apenaŭ pasis Majo,
kun varme pulsa sango, printempodora gajo,
kiam el ĉiuj floroj juneco stulta ardis,
kaj al la foraj montoj ebrie mi rigardis.

Ne antaŭlonge venis eĉ la somer' sovaĝa,
sed poste ĝia flamo fariĝis aĝa-saĝa,
poste, sur kalvaj vojoj kun grize flavaj flagoj,
enkuris la aŭtunon venene splenaj tagoj.

Kuregas jam la tempo velkbrune tra l' kamparoj,
de ĝia vent' hirtiĝas al mi la grizaj haroj…
Juneco mia, diru, dum rad' sin rule movas,
vetkuri kun la tempo, ho, kial vi ne povas?