Demokratio vivu!

Jen, kamparanoj ĉifonvestaj
solene staras sub la arda sun'.
Sur sulkaj vangoj ĝojoj festaj
pro l' granda horo alveninta nun.
Al ili zumas, jen, la muziksonoj
kaj ne al princoj, grafoj kaj baronoj.

Ĝis nun baronoj, grafoj, princoj
uzurpe regis sur ĉi larĝa kamp'.
Kampuloj penu kun dentgrincoj
en ŝvit', malsato kaj humila ramp'!
Jarmilon ili ĝemis en ĉifonoj,
dum pompis princoj, grafoj kaj baronoj.

Nun jen la kampo, dividite!
Finiĝis la miljara termalsat'.
Kiuj ĝin knedis ĝis nun ŝvite,
ricevas ĝin de l' laborula ŝtat'.
Por ili kreskas naturdonoj,
kaj ne por princoj, grafoj kaj baronoj.

Ho brila hor' de tempoj novaj!
En alta bluo kantas la alaŭd'.
Sub ĉiellumoj dancomovaj
tra gajaj kampoj ŝvebas vivolaŭd'.
Demokratio vivu! La blazonoj
rompiĝis, princoj, grafoj kaj baronoj!