Drinkokanto

Amikoj, levu, levu glason,
la Tempo ne ĉesigas pason,
do drinku ĝis la fund',
ja post dimanĉo venas lund'!

En bona vino estas flamo,
arom' magia, sorĉbalzamo,
do drinku ĝis la fund',
la akvo restu por la hund'!

Ĉe suĉ' de suko eliksira
pli bone sonas voĉo vira,
do drinku ĝis la fund',
kant' flugu kiel la hirund'!

Se en la kap' laboras vino,
pli dolĉas ankaŭ la virino,
do drinku ĝis la fund',
vi naĝos en ĉiel-inund'!

Kaj se ŝi vin forlasis turpe,
do drinku, ĝis vi iros kurbe,
jes, drinku ĝis la fund'
por la kurac' de l' ama vund'!

Se oni diras: vivu saĝe,
ne klinu kapon malkuraĝe,
sed drinku ĝis la fund'!
La vivo estas nur sekund'.

Do gaju kise, gaju kante
kaj ne suferu soifante,
sed drinku ĝis la fund':
ne estos vin' en terprofund'!