Mi marŝas al la malproksimoj de milde verdaj montoj-valoj, kie ne estas tedaj homoj, sed min salutas florpetaloj. La vojorandaj ruĝaj floroj, jen estas miaj kor-amikoj; la plendon de animo mia akceptas ame mil kalikoj, Al homoj tute vane sonus lamentoj de la malespero, ilin ne tuŝas, eĉ repuŝas la mornaj markoj de l' mizero. Do jam la homojn mi evitas kaj vagas en la vastajn forojn, ke tie mi, la ekzilito, renkontu ekzilitajn florojn. |