En mia naskvilaĝo

Sur polva strato, inter knaba moko,
anasoj marŝis vigle al naĝloko,
dum pacaj bovoj lante, en silento
tiris la veturilon de la tempo.

Jen estis la kastel' kaj la kabano,
kie mi vivis vivon de infano.
En la sunbrilo, ĉe l' arbara rando
filandroj flosis for al fea lando.

Nenio, ŝajne, estis ŝanĝiĝinta,
nur grizis pli la preĝejturo pinta,
kaj mi nenie trovis tiun pinon,
ĉe kiu mi atendis l' amatinon.