En nokta horo

En prema nigra nokta horo
ŝajnas, ke estas mia koro
flamruĝa floro, kies forton
elsuĉas raŭp', kaj kiu morton
sentante estas jam klinota
en malesper' al tero kota.

En prema nigra nokta horo
vekiĝas en ĉi velka koro
sopiro granda, ardpurpura
el aĉa mond' je mondo pura,
en kiu ruĝe pompas justo.
Ho, sonĝ' de malespera brusto.

En prema nigra nokta horo
subite ravas min la gloro
de femiraklaj sonĝ-inspiroj
indaj je sango de martiroj.
Magia sunobril' aperas,
kaj ree, ree mi esperas.

En prema nigra nokta horo
mortspite ŝvelas mia koro,
dum sankta fajro flamojn svingas,
lumitajn suprojn mi atingas:
atendas mi en vest-ĉifonoj
la Majon de la milionoj!