En soleca horo

En soleca horo
pensoj boras min,
en soleca horo
mi memoras vin.

Vi min zorgis, vartis
kun ĉiama pret',
kaj mi vin rigardis
dua patrinet'.

De vizaĝo via
sunis korsincer',
vivvojaĝo via
estis sinofer'.

Ploras la betuloj
en tombeja fin'
super la terbuloj,
karulin', fratin'.