Fabela poplo

Poplo staras, jen, gigante,
bluajn altojn atingante
en la mez' de l' kampo.
Suprengape strangan tremon
mi eksentas, knaban emon
por la suprenrampo.

Tiu aĝ' kaj forto foras,
sed, revante, mi memoras
pri l' fabel-rakonto:
«Sola, en majesta noblo,
staras ĉielbora poplo
en la mez' de l' mondo.

Se vi volas temerari,
en la fia mondo fari
fine grandan ordon,
grimpu ĝin! Se vi atingos
ĝian pinton, ĝi vin svingos
trans la ĉielpordon.

Helpos vin ĉielarmeoj,
ĉesos dank' al vi la veoj,
ĝemoj, larmoruloj.
Super mondo ridsonora
estos vi la ĉielglora
Reĝo de l' Futuroj!»