Faladas neĝo

Faladas neĝo kaj kovrile
jam kuŝas ĉie sur la tero.
Sonĝadas sub ĝi nun trankvile
la semoj ĝis la primavero.

Faladas neĝ' kaj dike kuŝas
sur la folifalaĵo seka.
Ĉi mortintaĵon vane tuŝas
la sorĉo de l' printempo veka.

Kaj ŝajnas, ke la neĝo tute
jam kovras ankaŭ min, falinton.
La sonĝoj en mi mortis. Mute
mi dormas senprintempan vintron.