Neniam estis tia! Mi sinjoras! Montaroj verdas tra l' fenestroj grandaj, sunbrilo bene miajn tagojn oras, nubetoj blankaj naĝas, rozorandaj; feinoj varte super mi deĵoras, regalas min per bonoj fajne frandaj; min mole lulas lito kaj fotel', jam ŝajnas, ke mi estas en fabel'. La sola devo: kuŝi kaj ripozi, kaj ĉio servas min, la kuracaton, humoron mian oni volas rozi, prizorgas saĝaj kapoj mian «staton». Ne nur tablojdojn ili povas dozi, sed ankaŭ ĉarmon, varmon, delikaton. Servata tiel estis nur la princ'. havanta la servuton de provinc'. Min lulas lito sur la blanka brilo de la kusenoj, sed mi nun subite min sentas ŝvebi, flugi kun facilo: min kvazaŭ levas en zigzagoj, glite la lantaj frapoj de hirundflugilo, kaj dume mi rimarkas mirigite, ke mi elkreskas je mirakla grand'. Nun side haltas mi sur nuborand'. Kaj vidas mi la tutan mondkonfuzon, la kompatindajn homojn de l' planedo la ekspluaton, la potenc-misuzon, kredmankon plenan apud blinda kredo, militperforton, pace trompan ruzon, la egajn malegalojn de l' posedo, kaj la promesojn brilajn pri l' futur', kaj la minacojn de l' atom-terur'. Sed mi, giganto, ne senfare sidas! Mi eklaboras per kolosaj manoj: subpremon kaj arbitron mi likvidas, neniiĝante falas la tiranoj, kaptitojn justajn al liber' mi gvidas, forviŝas limojn antaŭ homaranoj. «For ekspluato! — malpeziĝa ĝem' anoncas — for sklaveco kaj sklavem'!». «Huŝ!» De senlima lando de vizio al mia lit' mi falas pezpalpebre: mia potenc', ridinda iluzio, fandiĝas en aeron nepalpeble. Ĉu estis ĝi delir' aŭ fantazio? Egale! Mi frosttremas, kaj min febre bruligas en statuo de Moloĥ' bestetoj de la profesoro Koch. |