Feliĉo

Ia frenez' min ekposedis:
mi serĉis ĉiam nur la solon
kaj nervis, kaj min ĉio tedis,
mi spitis eĉ patrinan volon.

Kaj premis min la dom' kaj korto;
la kamp', la vasto min altiris.
Tie, sur rivereta bordo,
amase florojn mi deŝiris.

Kaj kronon mi de l' floroj plektis,
poste disŝutis ĝin mallige.
Ia frenezo min infektis
korpreme, tamen feliĉige.

Mi hejmeniris inter revoj,
riproĉe panjo min rigardis
pro malobserv' de miaj devoj,
ke miaj vangoj honte ardis.

Sed mi ne povis pensi saĝe,
kaj kiam la vespero stelis,
mi fartis hejme kiel kaĝe,
de tie ree min elŝtelis.

Mi iris kaŝe inter kanoj,
glitante kiel la fantomo,
ĉe muzik-akompan' de ranoj,
al eta dom', al ŝia domo.

La eta domo brilis blanke:
arĝentis ĝin la luno plena;
mi staris tie, domoflanke,
kaj ŝin imagis surkusena.

Kaj mi postenis ĉe l' fenestro
kiel gardanto de trezoro,
freneze sonis ran-orkestro,
freneze batis mia koro.

Ekkriis koko, ekpurpuris
la horizonto mateniĝa,
kiam mi ŝtele hejmenkuris,
fantom' freneza kaj feliĉa.