Frostfloro

Sur vitro fenestre
glacias frostfloro,
en brusto maldekstre
glacias la koro.

Glacias okule
la fonto de larmo.
Ho vartu min lule,
virin', via ĉarmo!

Pleniĝos per varmo
de vivo la koro,
ekfluos la larmo
ĉe skuoj de ploro.