Glacirompiĝo

La vivo vintris. Dikis neĝtapiŝoj.
La frosta ĉiopovo brove murdis,
plej sanktajn vortojn preĝmaŝine gurdis
adeptoj kaj gazetoj kaj afiŝoj.

Paroli oni rajtis nur en kliŝoj.
Jam ĉiu homo vostosvinge hundis,
la pensoj en rivero alprofundis
kaj fuĝis en la ventron de la fiŝoj.

Sed falis tiu ĉiopovo vintra,
riverglacio estas fendiĝinta,
kaj tra la glacibreĉoj en sunbrilo

aervezikoj en ŝaŭmanta denso
perladas sur la akvo: el ekzilo
revenas ĉiu rifuĝinta penso.